Ĉapitro 3. Laborante kun la KatePart redaktisto

Anders Lund

Dominik Haumann

Translation: Oliver Kellogg

Superrigardo

La KatePart redaktilo estas la redakta areo de la KatePart fenestro. Ĉi tiu redaktilo estas dividita inter Kate kaj KWrite, kaj ĝi ankaŭ povas esti uzata en Konqueror por montri tekstajn dosierojn de via loka komputilo, aŭ de la reto.

La redaktilo konsistas el la sekvaj komponantoj:

La redakta areo

Ĉi tie troviĝas la teksto de via dokumento.

La Rulumbretoj

La rulumbretoj indikas la pozicion de la videbla parto de la dokumentteksto, kaj povas esti uzataj por moviĝi ĉirkaŭ la dokumento. Treni la rulstangojn ne kaŭzos la enmetan kursoron moviĝi.

La rulumbretoj estas montrataj kaj kaŝitaj laŭbezone.

La Piktogram-Bordo

La piktograma bordo estas malgranda panelo maldekstre de la redaktilo, montranta malgrandan piktogramon apud markitaj linioj.

Vi povas agordi aŭ forigi legosignon en videbla linio alklakante la musbutono maldekstra en la piktogrambordo apud tiu linio.

La montro de la piktogramo povas esti ŝanĝita per la menuero VidoMontri Piktograman Bordon.

La Lininombro-Panelo

La panelo Linionombroj montras la linionumerojn de ĉiuj videblaj linioj en la dokumento.

La ekrano de la Linia Nombro-Panelo povas esti ŝanĝita per la menuero VidoMontri Linionumerojn.

La Faldebla Fenestro

La faldebla panelo permesas vin malvastigi aŭ vastigi faldeblajn blokojn de linioj. La kalkulo de la faldeblaj regionoj estas farita laŭ reguloj en la sintaksa emfaza difino por la dokumento.