Trovi kaj Anstataŭigi Tekston

La Bretoj Serĉi kaj Anstataŭigi

KatePart havas pliigan serĉbreton kaj potencan serĉon kaj anstataŭigon, kiu ofertas la rimedojn por enigi anstataŭan ĉenon kune kun kelkaj kromaj opcioj.

La bretoj ofertas la jenajn oftajn eblojn:

Trovi

Jen kie enigi la serĉĉenon. La interpreto de la ĉeno dependas de kelkaj el la elektoj priskribitaj malsupre.

Kongrui usklecon

Se ebligita, la serĉo estos limigita al enskriboj kiuj kongruas kun la uskleco (majuskla aŭ minuskla) de ĉiu el la signoj en la serĉŝablono.

La potenca serĉa kaj anstataŭiga breto ofertas kelkajn pliajn eblojn:

Plata Teksto

Laŭvorte kongruas kun ajna okazo de la serĉĉeno.

Tutaj Vortoj

Se elektite, la serĉo kongruos nur se estas vortlimo ĉe ambaŭ finoj de la ĉenkongruo, kio signifas ne alfanombra signo - aŭ iu alia videbla signo aŭ liniofino.

Eskapsekvencoj

Se elektata, la menuero Aldoni ĉe la malsupro de la kunteksta menuo de la tekstkestoj estos ebligita kaj ebligas al vi aldoni eskapsekvencojn al la serĉŝablono el antaŭdifinita listo.

Regula Esprimo

Se elektita, la serĉĉeno estas interpretita kiel regula esprimo. La menuero Aldoni ĉe la malsupro de la kunteksta menuo de la tekstkestoj estos ebligita kaj ebligas al vi aldoni regulajn esprimojn al la serĉŝablono el antaŭdifinita listo.

Vidu Regulaj Esprimoj por pli pri ĉi tiuj.

Serĉi nur en la elekto

Se markite, la serĉo kaj anstataŭigo estos farita nur ene de la elektita teksto.

Trovi ĉiujn

Alklakante ĉi tiun butonon elstarigas ĉiujn kongruojn en la dokumento kaj montras la nombron da trovitaj kongruoj en malgranda ŝprucfenestro.

Trovi Tekston

Por trovi tekston, lanĉu la pliigan serĉbreton per Ctrl+F aŭ de la RedaktiTrovi... menueron.

Ĉi tio malfermas la pliigan serĉbreton ĉe la malsupro de la redaktila fenestro. Sur la maldekstra flanko de la breto estas butono kun piktogramo por fermi la breton, sekvita de malgranda tekstujo por enigi la serĉan ŝablonon.

Kiam vi komencas enigi la signojn de via serĉŝablono, la serĉo komenciĝas tuj. Se estas kongruo en la teksto, ĉi tio estas emfazita kaj la fonkoloro de la enirkampo ŝanĝiĝas al helverda. Se la serĉŝablono ne kongruas kun iu ajn ĉeno en la teksto, tio estas indikita per helruĝa fonkoloro de la enirkampo.

Uzu la butono por salti al la sekva aŭ antaŭa kongruo en la dokumento.

Kongruoj en la dokumento estas emfazitaj eĉ kiam vi fermas la serĉbreton. Por forigi ĉi tiun reliefigon, premu la klavon Esc.

Vi povas elekti ĉu la serĉo distingu usklecon. Elektante limigos trovaĵojn al enskriboj kiuj kongruas kun la uskleco (majuskla aŭ minuskla) de ĉiu el la signoj en la serĉoŝablono.

Alklaku la butonon ĉe la dekstra flanko de la pliiga serĉbreto por ŝanĝi al la potenca serĉ- kaj anstataŭigbreto.

Por ripeti la lastan serĉan operacion, se ekzistas, sen voki la pliigan serĉbreton, uzu RedaktiTrovi sekvan (F3) aŭ RedaktiTrovi Antaŭan (Majuskligo+F3).

Anstataŭigante Tekston

Por anstataŭigi tekston, lanĉu la potencan serĉ- kaj anstataŭigbreton per la komando RedaktiAnstataŭigi, aŭ la Ctrl+R ŝparvojo.

Sur la supra maldekstra flanko de la breto estas butono kun piktogramo por fermi la breton, sekvita de malgranda kombokesto por enigi la serĉan ŝablonon. La skatolo memoras lastatempe uzitajn ŝablonojn.

Vi povas mastrumi la serĉreĝimon elektante la opciojn Plata Teksto, Tutaj Vortoj, Eskap-SekvencojRegula Esprimo el la falkesto.

Se estas elektitaj Eskap-sekvencojRegula esprimo, la menuero Aldoni... ĉe la malsupro de la kunteksta menuo de la tekstkestoj estos ebligita kaj permesas al vi aldoni eskapsekvencojn aŭ regulajn esprimojn al la serĉa aŭ anstataŭiga ŝablono el antaŭdifinitaj listoj.

Uzu la butono por salti al la sekva aŭ antaŭa kongruo en la dokumento.

Enigu la tekston por anstataŭigi en la tekstujon kun la etikedo Anstataŭigi kaj alklaku la butonon Anstataŭigi por anstataŭigi nur la emfazitan tekston aŭ la butonon Anstataŭigi Ĉion por anstataŭigu la serĉtekston en la tuta dokumento.

Vi povas modifi la serĉan kaj anstataŭigan konduton elektante malsamajn opciojn ĉe la malsupro de la stango. Elektante limigos trovaĵojn al enskriboj kiuj kongruas kun la uskleco (majuskla aŭ minuskla) de ĉiu el la signoj en la serĉŝablono. serĉos kaj anstataŭigos nur ene de la nuna elekto. La butono Trovi Ĉion elstarigas ĉiujn kongruojn en la dokumento kaj montras la nombron da trovitaj kongruoj en malgranda ŝprucfenestro.

Alklaku la butonon ĉe la dekstra flanko de la potenca serĉ- kaj anstataŭig-breto por ŝanĝi al la pliiga serĉbreto.

Sugesto

Se vi uzas regulan esprimon por trovi la tekston por anstataŭigi, vi povas uzi malantaŭajn referencojn por reuzi tekston kaptitan en krampitaj subŝablonoj de la esprimo.

Vidu Regulaj esprimoj por pli pri tiuj.

Sugesto

Vi povas fari find, replace kaj ifind (pliiga serĉo) de la komandlinio.