Ĉi tiu funkcio ebligas al vi havi la tekston formatitan en tre simpla maniero: la teksto estos volvita, tiel ke neniuj linioj superu maksimuman nombron da signoj po linio, krom se estas pli longa ĉeno de ne-blankspacoj.
Por ebligi/malŝalti ĝin, marku/malmarku la markobutonon en la redakta paĝo de la agorda dialogo.
Por agordi la maksimuman liniolarĝon (maksimumaj signoj por linio), uzu la opcion en la Redaktado paĝo de la agorda dialogo.
Se ĝi estas ebligita, ĝi havas la sekvajn efikojn:
Dum tajpado, la redaktilo aŭtomate enmetos malmolan linirompon post la lasta blankspaco en pozicio antaŭ ol la maksimuma liniolarĝo estas atingita.
Dum ŝargo de dokumento, la redaktilo volvos la tekston en simila maniero, tiel ke neniuj linioj estas pli longaj ol la maksimuma linilarĝo, se ili enhavas iun blankspacon permesantan tion.
Rimarko
Nuntempe ne ekzistas maniero agordi vortŝanĝon por dokumentspecoj, aŭ eĉ ebligi aŭ malŝalti la funkcion je nivelo de unuopa dokumento. Ĉi tio estos riparita en estonta versio de KatePart.