Estas du bazaj manieroj elekti tekston en KatePart: uzante la muson, kaj uzante la klavaron.
Por elekti per la muso, tenu premita la dum trenante la muskursoron de kie la elekto devus komenci, al la dezirata finpunkto. La teksto estas elektita dum vi trenas.
Duobla alklako de vorto elektos tiun vorton.
Triobla klako en linio elektos la tutan linion.
Se Majuskligo estas premita dum klakado, teksto estos elektita:
Se nenio jam estas elektita, de la teksta kursoropozicio ĝis la musa kursoropozicio.
Se estas elekto, de kaj inkluzive de tiu elekto ĝis la muskursora pozicio.
Rimarko
Kiam oni elektas tekston per trenado de la muso, la elektita teksto estas kopiita al la tondujo, kaj povas esti algluita klakante la mezan musbutonon en la redaktilo, aŭ en iu ajn alia aplikaĵo al kiu oni volas glui la tekston.
Por elekti per la klavaro, tenu premita la Majuskligo klavon dum uzado de la navigaj klavoj (Sagoklavoj, PgUp, PgDn, Home kaj End, eble en kombino kun Ctrl por etendi la movon de la tekstokursoro).
Vidu ankaŭ la sekcion Navigado en la Teksto en ĉi tiu ĉapitro.
Por Kopii la nunan elekton, uzu la menueron → aŭ la klavkombion (defaŭlte al Ctrl+C).
Por Malelekti la nunan elekton, uzu la menueron → , aŭ la klavaran ŝparvojon (defaŭlte estas Ctrl+Majuskligo+A), aŭ alklaku per la en la redaktoro.
Kiam Bloki Elekto estas ebligita, vi povas fari “vertikalajn elektojn” en la teksto, kio signifas elekti limigitajn kolumnojn el pluraj linioj. Ĉi tio estas oportuna por labori kun tabe apartigitaj linioj ekzemple.
Selektado de bloko povas esti ŝanĝita per la menuero → . La defaŭlta klavkomando estas Ctrl+Majuskligo+B.
Se Anstataŭigi Elekton estas ebligita, tajpi aŭ alglui tekston en la elekton kaŭzos la elektitan tekston anstataŭiĝi. Se ne estas ebligita, nova teksto estos aldonita ĉe la pozicio de la teksta kursoro.
Anstataŭigi Elekton estas ebligita defaŭlte.
Por ŝanĝi la agordon por ĉi tiu opcio, uzu la paĝon Kursoro & Elekto de la Agorda Dialogo .
Kiam Persista Elekto estas ebligita, tajpi signojn aŭ movi la kursoron ne igos la Elekton malelektita. Ĉi tio signifas, ke vi povas movi la kursoron for de la elekto kaj tajpi tekston.
Persista Elekto estas malebligita defaŭlte.
Persista Elekto povas esti ebligita en la paĝo Kursoro & Elekto de la Agorda Dialogo.
Averto
Se Persista Elekto kaj Anstataŭiga Elekto estas ambaŭ ebligitaj, tajpi aŭ alglui tekston kiam la tekstkursoro estas ene de la elekto kaŭzos ĝin anstataŭiĝi kaj malelektiĝi.