Uzado de aŭtomata deŝovo

La redaktilo de KatePart subtenas diversajn aŭtomatindentajn reĝimojn, dezajnitajn por malsamaj tekstoformatoj. Vi povas elekti el la disponeblaj reĝimoj uzante la menuon IlojDeŝovado. La aŭtodeŝovaj moduloj ankaŭ disponigas funkcion IlojFormati deŝovon kiu rekalkulos la indentaĵon de la elektita aŭ aktuala linio. Tiel, vi povas redeŝovi vian tutan dokumenton elektante la tutan tekston kaj aktivigante tiun agon.

Ĉiuj deŝovreĝimoj uzas la indent-rilatajn agordojn en la aktiva dokumento.

Sugesto

Vi povas agordi ĉiajn agordajn variablojn, inkluzive tiujn rilatajn al deŝovdo uzante Dokumentajn Variablojn kaj Dosiertipoj.

Disponeblaj Aŭtomat-indentaj Reĝimoj

Neniu

Elektante ĉi tiun reĝimon tute malŝaltas aŭtomatan deŝovadon.

Normala

Ĉi tiu indentilo simple konservas la deŝovon simila al la antaŭa linio kun ajna enhavo krom blankspaco. Vi povas kombini ĉi tion kun uzado de la deŝovi- kaj maldeŝovi-agoj por indentado laŭ via propra gusto.

C Stilo

Indentilo por C kaj similaj lingvoj, kiel C++, C#, Java™, JavaScript kaj tiel plu. Ĉi tiu deŝovilo ne funkcios kun skriptlingvoj kiel Perl aŭ PHP.

Haskell

Indentilo por la funkcia programlingvo Haskell.

Lilypond

Indentilo por la Lilypond-notacia lingvo por muziko.

Lisp

Indentilo specife por la Lisp skriptlingvo kaj Lisp-dialektoj.

Python

Indentilo specife por la python skriptlingvo.

XML Stilo

Indentilo specife por XML kiel lingvoj.