La funkcio de legosignoj permesas marki iujn liniojn, por povi facile trovi ilin denove.
Vi povas agordi aŭ forigi legosignon en linio en du manieroj:
Movu la enmetan kursoron al la linio kaj aktivigu la → (Ctrl+B) komandon.
Alklaku la Piktograman Bordon apud la linio.
Legosignoj haveblas en la menuo . La individuaj legosignoj estas haveblaj kiel menueroj, etikeditaj kun la linionumero de la linio kun la legosigno, kaj la unuaj malmultaj signoj de la teksto en la linio. Por movi la enmetan kursoron al la komenco de markita linio, malfermu la menuon kaj elektu la legosignon.
Por rapide movi inter legosignoj aŭ al la sekva/antaŭa legosigno, uzu la ordonojn → (Alt+PgDn) aŭ → (Alt+PgUp).