Kopirajto © 2014 T.C. Hollingsworth (tchollingsworth gmail.com)
KWrite estas tekstredaktilo de KDE permesante al vi redakti unu dosieron samtempe per fenestro.
Enhavo
KWrite estas pli ol tekstredaktilo de KDE. Ĝi estas intencita esti redaktilo de programisto, kaj povus esti konsiderata kiel almenaŭ parta alternativo al pli potencaj redaktiloj. Ĝi povas esti plej bone uzata kune kun Konqueror aŭ Dolphin por foliumado de fontdosieroj por malsamaj lingvoj. KWrite ankaŭ tre bone funkcias kiel simpla tekstredaktilo. Unu el la ĉefaj trajtoj de KWrite estas la kolorigita sintakso, proprigita por multaj malsamaj programlingvoj kiel: C/C++, Java™, Python, Perl, Bash, Modula 2, HTML, kaj Ada. KWrite havas ununuran dokumentinterfacon (SDI) ebligante vin redakti unu dosieron samtempe per fenestro.
KWrite estas simpla interfaco al la KatePart komponanto ankaŭ uzata de Kate, KDevelop, kaj aliaj aplikaĵoj de KDE kiuj postulas altnivelan tekstoredaktadon. Tial, kompleta dokumentaro por ĉiuj funkcioj de KWrite troveblas en la KatePart Manlibro.