Ĉapitro 1. Enkonduko

KatePart estas plenkapabla tekstredaktila komponanto uzata de multaj Qt™- kaj KDE-aplikoj. KatePart estas pli ol tekstredaktilo; ĝi celas esti redaktilo de programisto, kaj povus esti konsiderata kiel almenaŭ parta alternativo al pli potencaj redaktiloj. Unu el la ĉefaj trajtoj de KatePart estas la kolorigita sintakso, proprigita por multaj diversaj programlingvoj kiel ekzemple: C/C++, Java™, Python, Perl, Bash, Modula 2, HTML, kaj Ada.

KWrite estas simpla tekstredaktila aplikaĵo bazita sur KatePart. Ĝi havas ununuran dokumentinterfacon (SDI) ebligante vin redakti unu dosieron samtempe po fenestro. Ĉar KWrite estas tre simpla efektivigo de KatePart, ĝi ne postulas sian propran dokumentadon. Se vi scias kiel uzi KWrite, vi povas uzi KatePart ie ajn!